Pri EMS-sistemoj (kial Plone? kial ne Drupalo?)
Ni pensas ke Drupalo estas pli fleksebla kaj uzebla por programistoj sed tro malfacile redakti por homoj kiuj nur kapablas retumi kaj uzi Word/OpenOffice. Plone estas pli servilpostulema kaj malfacile por programistoj alĝustigi, sed ĝi estas sufice facile redakti por homoj kiuj nur kapablas retumi kaj uzi Word/OpenOffice.
Estas diskuto pri kiu Enhav-mastruma sistemo aŭ EMS (angle: content management system aŭ CMS) estas plej taŭga por Esperanto.
Multaj preferas Drupalon anstataŭ Plone por multaj kialoj kiuj vi povas legi ĉi tie.
Provu mem
Ni petas vin mem rigardu la ekzemplan instalon de Plone.
Ni registris uzanto 'uzanto' kun
pasvorto 'saluton' por ambaŭ sistemoj. Vi povas redakti kion ajn, ne hesitu redakti ĉiuj redaktoj malfareblas.
Diferencoj inter Plone kaj Drupalo
Plone CMS plej bonas por normalaj homoj kiuj nur kapablas retumi kaj uzi Word/OpenOffice.
En Plone la enhavo estas facilege retaktebla (sed malfacilas redakti la ekzaktan aspekton kaj la funksciado interne), do estas por homoj por kiuj nur gravas la enhavon, ne la ekzaktan aspekton.
La esperanto-traduko de Plone nuntempe estas ne tiom bona, sed tion ni intencas plibonigi.Drupalo CMS plej bonas por pli mallaĝa celgrupo de teknike pli spertaj homoj.
Ĝi estas pli malfacile redakti kaj administri, sed pli facilas ŝanĝi la aspekton por programisto.
Ĝia traduko al Esperanto estas multe pli bona
Vi povas kompari la EMS-sistemojn cxe http://www.cmsmatrix.org/
Plone kaj Drupalo estas libera programaro.
Ĝi
ekzistas jam en Esperanto kaj 34 aliajn lingvojn. Legu pri Plone
Drupalo
Jen retpaĝaroj en Esperantio kiuj uzas Drupalon:
Drupalo-projektoj
Kelkaj homoj jam investis multe da tempo kaj mono por fari la Drupalo-projekton. Ĝis nun ĝi ekzistas en diversaj lokoj:http://www.esperanto.info/drupalo
http://www.tejo.org/drupalo
http://groups.yahoo.com/group/drupalo
http://groups.drupal.org/esperanto
kaj
baldaŭ lanĉos
http://www.drupalo.org
Plone
Jen retpaĝaroj en Esperantio kiuj uzas Plone:
- Libera Folio
- Dana Esperanta Jululara Organizo (DEJO)
- Kultura Esperanto-Festivalo
- http://www.esperanto-nuernberg.de
La problemoj de Plone kompare al Drupalo estas:
1) Ne estas PHP sed Python kaj Zope - do oni devas
lerni novan sistemon. Por Jacob dauris 2 monatojn.
Li ne
konis Pitonon. Nur Java kaj C. Por li daŭris 2 monatojn, ĉar estas
tute specialaj HTML-ecaj lingvoj TAL kaj METAL kiun oni uzas en
Plone/Zope.
2) Ne uzas PHP kaj MySQL. Postulas ke oni instalas
Zope sur la servilo.
Ni verŝajne
bezonus root-aliron. Almenaŭ por rekonfiguri Apache. Sed por ordinara uzo ni ne bezonas. Zope aŭskultas ĉe ekz pordo
1180 kaj estas instalita en unu uzanta konto.
3) Zope stokas la tutan
hejmpaĝon en UNU dosiero (data.fs)
Tio estas
kiel da dosieroj de MySQL. Ili estas nekompreneblaj sen MySQL.
Do malfacilas eksporti la paĝojn al aliaj
sistemoj. Sed ni pensas ke estus la samo pri aliaj EMS-sistemoj, cetere.
Konkludo
Unu el la ĉefaj problemoj kun iu-ajn sistemo estas subteno. Pli bonas havi teamon da spertuloj pri unu sistemo ol individuaj spertuloj pri diversaj sistemoj. Ni ĉiuj scias, ke estas kelkaj bonaj kaj taŭgaj EMS.EMS en la unua loko en unu taksado estos en la dua aŭ tria en alia taksado. Gravas ne ke la EMS estu la nursola plej bona, sed ke ĝi estu unu el la plej bonaj, ke ĝi estu sufiĉe bona kaj taŭga, kaj ke ĝi havu subtenon.
Ni rekomendas Drupalon por pli grandaj projektoj, sed tamen ni pensas ke por multe de la malgrandaj Esperanto-grupoj plej gravas ke la sistemo estas intuitiva kaj facile uzebla por nespertuloj kaj tiam Plone estas pli taŭga.
La teamo de Saluton!
Kion vi opinias?
Bonvolu saluti kaj poste komenti se vi havas gravajn opiniojn.
Drupalo ne plu funcias