Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Pri la teamo de Saluton!
Agoj pri dokumento

Pri la teamo de Saluton!

de estroLaste modifita: 2007-09-12 15:17
Kontribuintoj: denizo

Ĉi tie vi povas ekscii pli pri la homoj malantaŭ Saluton!

Jakob

Mi, Jacob, loĝas en Danio kaj estas spertulo pri informadiko kaj programado. Mi instruas en teknika universitato en Danio kaj estas aũtoro de pluraj libroj pri Javo-programado. Mi spertas kaj interesiĝas cxefe pri Javo, datumbazoj, retoj, retpaĝoj kaj Linukso.

Mi kaj mia edzino translokiĝas al Katmanduo, Nepalo komence de januaro 2007. Ni loĝos tie dum du jaroj.

Jacob Nordfalk
http://javabog.dk
http://eo.wikipedia.org/wiki/Jacob_Nordfalk

Kontaktu min

  • Skype: jacobnordfalk
  • jacob punkto nordfalk ĉe gmail punkto com

Denizo

Mi loĝas ankaŭ en Danio kaj nuntempe studas komunikadon ĉe la Kopenhaga Komerca Altlernejo. Mi interesiĝas pri homoj, socio, komunikado, varbado, retpaĝoj, organizado kaj Esperanto.

Denizo Priskorn 
http://so9q.dk

Kontaktu min

  • Skype: d.priskorn
  • denizo ĉe opia punkto dk

Regin

Mi dume studas komputikon ĉe la Teknika Universitato de Danio. Krome mi interesiĝas pri politiko kaj la eko de vivo.

Regin Larsen
http://opia.dk

Kontaktu min

  • Skype: kvakulo
  • regin ĉe opia punkto dk