Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Pri EMS sistemoj Kio estas EMS?
Agoj pri dokumento

Kio estas EMS?

de denizoLaste modifita: 2007-01-15 00:08

Tie ĉi ni provas klarigi kion fakte estas EMS kaj kiel ĝi povas utiligi al nia esperanta movado. Sekvas ankaŭ konsiloj por juĝo de taŭgeco de EMS-oj.

Enhav-mastruma sistemo aŭ EMS estas komputila sistemo por facile organizi kaj faciligi kreadon kaj redaktadon de enhavon ĉe propra retejo (tio povas esti teksto, bildoj, dosieroj ks.). EMS kelkfoje estas reta programaro uzita por mastrumi retejojn kaj retan enhavon, tamen multfoje, EMS bezonas specialan klientoprogramaron por redakti kaj krei artikolojn.

Pago kaj permesilo

EMS povas esti pagaj aŭ senpagaj. Kutime la lastaj havas "malfermitan programkodon", kio signifas, ke ajna programisto povas ŝangi gin, depende de liaj bezonoj. Ofte la malfermita programkodo estas sub permesilo kiel la Publika Permesilo de GNU (GPL). La du plej popularaj EMS-oj en esperantio ambaŭ estas sub la GPL-permesilo (por iliaj nomoj vidu la sekva sekcio).

Instalado

Instalado de EMS foje, foje ne estas granda tempoperdiga laboro. Tio dependas je kelkaj ĉirkaŭaĵoj, ekz.; rethotelo, rajtoj de la servilo, stabileco, antaŭaj teknikaj spertoj ktp.

Ekzistas granda diferenco inter la instalomanieron de diversaj EMS-oj kaj ankaŭ inter Drupalo kaj Plone. Eblas instali Drupalo ĉe rethotelo sen aĉeti la tutan servilon. Tio ne eblas per Plone (ekcepte se estas Plone rethotelon kiu nuntempe malmultas kaj multekostas). Kun Plone oni devas havi propran servilon kiel la Saluton! teamo.

Desajnigo

Desajnigo preskaŭ ĉiam prenas la tempon de komencantoj de ajna EMS. Bedaŭrinde oni devas profunde scii la EMS antaŭ ekdesajnigi la retejo. Facilas por ĉiuj desajnistoj fari io foto de la onta fina desajno, sed agordi kaj enmeti ĝin en la EMS estas granda tasko. Krom scii la EMS oni ankaŭ devas sperti almenaŭ pri ĝenerala retfunkciado, CSS kaj XHTML. Eĉ per desajnaj mangvidiloj (kiuj kaj Plone kaj Drupalo havas) malfacilas desajnigi EMS-ojn.

Juĝo de taŭgeco

Juĝo de taŭgeco de io ajn EMS-on devas esti bazita sur kelkaj temoj. Sekvas kelkaj gravaj ordigitaj kun la plej grava supre.:

  • Prezo aŭ malfermeco
  • Taŭgeco de la teknikaj eblecoj (ekz. RSS, plurlingveblecoj aŭ blogo)
  • Facileco por la geredaktantoj (sen teknikaj spertoj)
  • Rapideco
  • Stabileco
  • Facileco de instalado
  • Ekzisto de kromprogramoj
  • Ekzisto de forta programista komunumo malantaŭ la sistemo
  • Sekurkopiaj eblecoj

Teknika malantaŭaĵo

Pli ofte EMS bazigas sur PHP (populara libera reta programlingvo) kaj datumbazo MySQL, sed foje ne (ekz. Plone). Plone havas alian datumbazon (Zope) kaj programlingvon (Python), sed tio ne gravas por kutimaj kontribuantoj post instalado.

Esperantigo de EMS-oj

Nuntempe kaj Drupalo kaj Plone estis esperantigata. Daŭre restas kejkajn tradukeraretojn en ambaŭ sistemoj. Plurlingvece ekzistas nur malgrandaj diferencoj inter la du antaŭmenciitaj sistemoj. Plone nuntempe havas bonfunkciantan plurlingvecan kapableco, kaj Drupalo ankaŭ ĵus ekhavis similan kromaĵon en decembro 2006 (ili nuntempe prilaboradas plibonigi kaj sencimigi ĝin).

Vidu ankaŭ

Fontoj: 1, 2
Tio ĉi artikolo estas sub la GFDL-permesilo parte pro enhavo de la esperanta Vikipedio.

Verkita de la Saluton! teamo
Januaro 2006
Rilata enhavo