Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo
Agoj pri dokumento

Hejmpaĝoj por ĉiuj

de estroLaste modifita: 2008-01-07 09:30
Kontribuintoj: denizo

Facilege redakteblaj hejmpaĝoj por ĉiuj esperantisto-grupoj en la mondo!


Ĉu via Esperanto-asocioj bezonas pli modernan hejmpaĝon? Bonvenon al Saluton.dk!

  • Senpagaj hejmpaĝoj
  • Ege facile redakteblaj
  • Pluraj administrantoj kaj redaktantoj eblas (aŭ nur unu je via prefero)

Vi estros vian propran hejmpaĝon per enhav-mastruma sistemoEMS - hejmpaĝo kie pluraj povas kune redakti la enhavon pere de la hejmpaĝo mem.

Ĉu nekredeblas? Ekkredu! Ni disdonas senpage portalojn al Esperanto-grupoj.

Novaĵo de aŭgusto  2007: Ni movis al servilo de E@I kaj starigis novajn subportalojn por Peter W. kaj Manuel O.

Novaĵo de aprilo 2007: Ni ĵus starigis novan subportalon por SEA.

Kondiĉoj

  1. Komence vi ekhavos nur sub-paĝaron ĉe ekzistanta domeno - saluton.dk.
  2. Kiam vi faris la enhavon ni donos senpage propran nomon ĉe nia domeno, ekzemple via_klubo_nomo.saluton.dk.
  3. Vi povas ankaŭ havi alian domenon, ekz. http://via_klubo_nomo.org, sed vi devas mem aĉeti  vian domenon (ekz. via_klubo_nomo.org). Tamen ni volonte helpos vin fari tion.
  4. La  servilo estas prizorgita de E@I.

  5. La EMS-sistemo uzata estas Plone (http://plone.org)

  6. Viaj eblecoj ŝanĝi la ĝeneralan aspekton estas limigitaj al tio kio facile eblas per Plone, se vi ne mem elektas lerni pri Plone. Se vi deziras pli da kontrolo de la aspekto pripensu anstataŭ uzi la EMS-sistemon Drupal (estonta servo).

  7. Viaj eblecoj aldoni pli da funkcioj estas limigitaj al tio kio facile eblas per Plone, se vi ne mem elektas lerni pri Plone. Se vi deziras pli da kontrolo de la aspekto pripensu anstataŭ uzi la EMS-sistemon Drupal (estonta servo).

  8. La servilo povas esti superŝarĝita.

La teamo de Saluton!

Kontaktu nin

Ne hezitu kontakti nin se vi povas akcepti la ĉi-suprajn kondiĉojn (kaj deziras portalon :-)

  • Skype: jacobnordfalk
  • (jacob punkto nordfalk ĉe gmail punkto com)

Ni dankas al la retorganizo E@I pro la afabla gastigado ĉe ili.