Personal tools
You are here: Home Esperanto-ŝlosilo Esperanto-ŝlosilo
Document Actions

Esperanto-ŝlosilo

by cxemizo last modified 2011-03-10 14:24

Esperanto-ŝlosilo

Esperanto-ŝlosilo dana kovrilpaĝoTemas pri varbilo en la dana lingvo. Ĝi havas amplekson de entute 20 paĝoj en la formato DIN A 5.

Sur la antaŭa interna kovrilpaĝo aperas bazaj informoj pri Esperanto: la fondinto, apero de unua lernolibro, uzo de la lingvo sur diversaj kampoj, kaŭzo de ĝia relative facila lernebleco kaj kelkaj retadresoj.

Sekvas la bazaj gramatikaj eroj, kelkaj ekzercoj kaj la tabelvortoj. Tiam sur 8 paĝoj staras vortlisto, kombinita el vortaro por lernantoj de la dana kaj kolekto de  vortoj uzataj dum Esperanto-renkontiĝoj.

Sur la malantaŭa ekstera kovrilpaĝo staras  kolekto de utilaj retadresoj.

La prezo estas 5,00 DKr. por unu ekzemplero (+ sendokostoj). Pro tiu malalta prezo kaj afrankokondiĉoj en Danlando, la minimuma mendokvanto estas 8 ekzempleroj. Rabato ne eblas.

Mendu ĉe mi.

Vi povos pagi al mia konto en Hamburgo, al mia Konto en Danlando aŭ al mia UEA-konto. Pri detaloj mi informos post ricevo de via mendo.